La homo ne vivas (oni eĉ povus diri: li ne ekzistas) ekster la komunika kaj dialoga dimensioj: jam ek de la saussura ‘circuit de la parole’ konturiĝas la naturo de la ri-latoj inter ‘mi’ kaj ‘vi’, kaj samtempe la rolo de la ‘aliulo’, kies etimologio kontribuas al debato pri la ‘malsamulo’ kaj pri la dinamikoj kun kiuj oni kompariĝas kaj ri-latiĝas kun ĝi (kaj ne rekte kun la profundigo de la koncepto de identeco). La Chomsky’a prikonsidero, krome, kaj la prikonsideroj devenantaj de la hipotezoj Sapir-Whorf, plie malfermas al la demando pri la universaleco en la malsameco, en kiu la lingvistiko kontribuas, paralele kaj sinergie kun aliaj disciplinoj, al nun- tempa debato kiu falas ĉiam pli rapide de la teorio al la ĉiutaga peno de la praxis ...